Historio: » Lasu min (Los Secretos)
Lasu min (Los Secretos)
| Teksto | Enrique URQUIJO |
|---|---|
| E-teksto | Manuel Pancorbo Castro |
| Kantas | Los Secretos |
Emblema kanto de la hispana pop-bando Los Secretos (La Sekretoj).
Teksto
Kantas “Los Secretos”.
>
Instrumenta enkonduko F Dm Bb C G Em C D (x2)
G Em C D
Lasu min, ne trompu amo-sentojn
G Em C D
jen la fin’, ne laŭtu ve-lamentojn
Am D G Em
ĉar ŝancon donis mia kor’
Am F D
sed ĝin vi lasis flugi for.
G Em C D
Lasu min, ne frapu mian pordon,
G Em C D
kvar el kvin, mi falis en malordon.
Am D G Em
Sed ĉion mi postlasis jam,
Am D G G7
nenio restas el ĉi am’.
Refreno:
G Em C D
Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon
G Em C D
kredu min kaj sekvu vian vojon
Am D G Em
ĉar mian prenis la destin’
Am D G
do tial ja forlasu min.
Instrumenta ponto G Em C D (x3)
G G7
Refreno:
G Em C D
Lasu min, mi ne plu sentas ĝojon,
G Em C D
kredu min kaj sekvu vian vojon
Am D G Em
ĉar mian prenis la destin’
Am D G Em
do tial ja forlasu min.
Am D G Em
ĉar ŝancon donis mia kor’
Am D G
sed ĝin vi lasis flugi for.
Eksteraj ligoj
- Originala titolo, Déjame. La ligilo montras la originalan tekston.
- Videofilmo de televida prezento (1986), kun la ĉi-supra e-traduko en la subtekstoj.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Lasu min (Los Secretos)



