Historio: » Lastaj Vortoj
Lastaj Vortoj
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”
Teksto
kaj senespere mi matenas
en juĝa ĉambro kiu min katenas
la transcendo eminentas
dolĉa voĉo rompas la silenton
rakontas frue fabeleton
el mia viv´ ĝi legas la leteron
kiu ĉiam kaŝis dezireton
en supra ĉambro anĝelo kantas
superan benon kore dankas
tujsekve li leteron ŝiras
kaj al sablohorloĝon li miras
la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas
perfida averto en tiu kona voko
kondukas min al trista loko
ju pli la vero daŭre aperas
des pli la peko ĝin superas
en supra ĉambro anĝelo kantas
superan benon kore dankas
tujsekve li leteron ŝiras
kaj al sablohorloĝon li miras
la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas
la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Lastaj Vortoj



