Historio: » Lacigxas Tago
Lacigxas Tago
Teksto kaj muziko de Jxomart
Teksto
Am H7 Em Laciĝis tago kaj foriras Am H7 Em E7 Kaj mi laciĝis de kurad’ Am D Nenion mi deziras. Am H7 Rakontu ion, kamarad’.
Rakontu pri vojaĝoj longaj
Pri renkontiĝoj kun amik’.
Kaj pri amikorondoj, (2 foje)
Rakontu do, atendas, mi.
Mallaŭte sonu voĉo via,
Kaj iomete estu vi
Humormelankoliaj, (2 foje)
Revenis kvazaŭ la juli’.
Ni rememoros la someron,
Duope kantos en silent’.
Trapasos la vespero, (2 foje)
Kaj ruĝa estu orient’.
Kaj ne malhelpu telefono,
Forgesu ĉion ĝis aŭror’
Nenion mi bezonas (2 foje)
Foriru do animdolor’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Lacigxas Tago



