Historio: » La pensoj liberas
La pensoj liberas
| E-teksto | Cezar1) |
|---|
Germana popolkanto “Die Gedanken sind frei”
Vortoj de “fluganta folio” (1780)
Esperantigo farita surbaze de traduko de B.Klatil
Teksto
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom’
kaŝite ja estas.
Ĝin hom’ nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!
Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.
Dezirojn- vi sciu,
malhelpas neniu,
ĝi restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’!
Se iu ĵetos min
karceren ĉepane,
mi simple diras lin:
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc’,
ĉar liberas la pens’.”
Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.
Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens’’!
Eksteraj ligoj
- http://www.cezarpoezio.de/101.html - retejo de Cezar
- La kanto diverslingve
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » La pensoj liberas



