Historio: » La Kri
La Kri
E-teksto de F.D. Murphy, laŭ la muziko de “My Bonnie is over the ocean”
Estas klasikaĵo, kiun ĉiu kvazaŭ devas nepre koni, same kiel Vivu La Stel. La duan varianton oni kantas almenaŭ en Rusio.
Estas historio kun linio “En densa Afrika ĝangalo sovaĝaj nigruloj sen Di’“: ĝi estis refarita, ĉar rilate al nigruloj sonis ne juste.
Teksto
G Sur montoj kaj step’ indianoj D ĉasadas kun ruĝfamili’. G Kaj se vi postulas parolon, C D G kanjono respondas per kri’:
Refreno:
En densa Afrika ĝangalo
sovaĝaj nigruloj sen Di’
jam solvis la lingvan problemon,
per tam-tam’ disiĝas la kri’:
Refreno
Ĉe norda poluso eskimoj
Loĝadas en neĝo glaci`
Kaj kiam parolo necesas
Trans blanka dezert` sonas kri`
Refreno
Sur tuta ĉi vasta terglobo,
en urboj de ĉiu naci’
troviĝas la samideanoj,
soniĝas la tutsama kri’:
Refreno
Indianoj, eskimoj, nigruloj,
urbanoj, kaj buboj, kaj ni
jam uzas la Zamenhof-lingvon,
do vivu, prosperu la kri’:
Refreno
Teksto 2
Ĉasadas kun ruĝfamili’
Kaj se vi postulas parolon,
Kanjone eĥiĝas la kri’
Refreno:
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi.
Esperanto estas la lingvo por ni.
En densa afrika ĝangalo
Nigrulo; sen teknologi’
Jam solvis la lingvan problemon
Tamtame resonas la kri’
Refreno
Ĉe norda poluso eskimoj
Vivadas en neĝ’ kaj glaci’
Se ili bezonas parolon
Aŭdigas tutsame la kri’.
Refreno
Sur tuta la vasta terglobo
En urboj de ĉiu naci’
Troviĝas samideanaro
Kaj sonas de buboj la kri’.
Refreno
Eksteraj ligoj
- [http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#kri la melodio por poŝtelefono]
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » La Kri



