Historio: » Bona humoro, La
Bona humoro, La
| Teksto | Klara Ilutovicx |
|---|---|
| Muziko | Miĥail Povorin |
Teksto
Sukceso, fal’, malgajn’
Alternas en sonor’
De la mistera vivmelodi’.
Veturas mia trajn’,
Rapidas mia trajn’
Al ĉiam nova bunta medi’.
Alternas en sonor’
De la mistera vivmelodi’.
Veturas mia trajn’,
Rapidas mia trajn’
Al ĉiam nova bunta medi’.
Kaj ĉiu plonĝ’ aŭ tremp’
En ĝin fortigas pli.
Benatas ĝiaj pano kaj vin’.
Atendu, mia temp’,
Ripozu, mia temp’,
Flugante al la loga senfin’.
Kurado, stumblo, driv’,
Ekfloro de l’ esper’,
En ĝia onta ĝoj’ dolĉa dron’.
Plu vekas mia viv’,
Plu vokas mia viv’
Al nekonata lumo kaj bon’.
Via pado: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Bona humoro, La



