Historio: » Kuregas la temp'
Kuregas la temp'
| Teksto | István S. NAGY |
|---|---|
| Muziko | Levente SZÖRÉNYI |
Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Rohan az idő”. Origina kantisto: Zsuzsa KONCZ.
Teksto
Kuregas la temp’,
pasas la somer’.
Tenas la aŭtun’,
forpasas la ĝoj-sezon kaj jam
regas malĝoj’, kaj malesper’
vana sopirad’.
Kuregas la temp’,
pasas la aŭtun’,
jaroj flugas for,
vanas ĉiu pen’ por bremsi ĝin,
ĉar per flugil’ - kun ventrapid’
de la temp’ - kuras ĉio plu.
Venu do, rapide ho,
ja vin ĉiam, lulos la am’
de mia flama kor’
tremanta de plor’.
Venu do, ĉar post certa temp’
restos nur pent’ kaj nia sent’
sub cindro dormos plu en malesper’.
Kuregas la temp’
pasas la aŭtun’,
jaroj flugas for,
vanas ĉiu pen’ por bremsi ĝin,
ĉar per flugil’ - kun ventrapid’
de la temp’ - kuras ĉio plu,
kuras ĉio plu.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kuregas la temp'



