Historio: » Krokodilo
Krokodilo
Muziko laŭ Ĉ.Ĉaplin, E-teksto de V.Sologub
Teksto
Tendare en trankvilo
Iradis krokodilo,
Sin maskis tiu besto
En nia verda vesto.
Iradis krokodilo,
Sin maskis tiu besto
En nia verda vesto.
Refreno (2-foje):
Nek li, nek ŝi -
Nenio estis ĝi.
Parolis krokodilo
Al granda fiŝ’ simile,
Kaj kantis krokodilo
Kiel aŭtomobilo.
Refreno
Ekamis krokodilo
Kaj perdis la trankvilon...
Eldiri ion penas,
Neniu ĝin komprenas.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Krokodilo



