Historio: » Kristala glaso
Kristala glaso
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
|---|
Ukraina popola kanto
Teksto
C G7 C Se eksidos ni por bonaj faroj, G7 D7 G Se eksidos ni ĉe la barel’, C G7 C Venu tiam turkoj kaj tataroj G7 D7 G Ĉio, fratoj, estos bagatel’.
Refreno:
Jen eksidis ĉe barel’ amikoj:
Petro, Paŭlo, Nikolao mem.
Nur gustumis tiun ĉi brandaĉon
Tuj forgesis ĉiuj pri l’eden’.
Refreno
Ja ne trinkos vodkon vi sub tero,
Mankos same la bier’ kaj vin’.
Nur rezino bolos en infero –
Drinku, drinku, fratoj, ĝis la fin’.
Refreno
Kaj se venos oldulin’ ostoza,
Venos kun falĉilo tien ĉi.
Al ŝi diros: “Sidu kaj ne pozu!
Trinku, nia kara nun kun ni.”
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kristala glaso



