Historio: » Korkovado
Korkovado
| Teksto Muziko | Tom Jobim |
|---|---|
| E-teksto | Aaron Köenig |
Teksto
Kanzoneto kaj gitar’
Via amo kaj la mar’
Tio jam sufiĉas por feliĉo
Trankvileco por pensad’
Multa tempo por revad’
Super ni videblas Korkovado
Ho! Redemptor’ belega
Via amo kaj la mar’
Tio jam sufiĉas por feliĉo
Trankvileco por pensad’
Multa tempo por revad’
Super ni videblas Korkovado
Ho! Redemptor’ belega
Vivo restu tia ĉi
Kun vi ĉiam apud mi
Ĝis la malnova flamo
Estingiĝos
Kaj mi estinte trista
Sen kredo je la mondo
Renkonti vin signifis, ke
Mi trovis la feliĉon, mia am’
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Korkovado



