Historio: » Knabino El Ipanema
Knabino El Ipanema
| Teksto Muziko | Tom Jobim, Vinicius de Moraes |
|---|---|
| E-teksto | Aaron Köenig |
Brazila sambo.
Teksto
Vidu, knabino belega, iganta amema, jen ŝi reĝino de l´plaĝ´ Ipanema
Kun dolĉa luliĝo al mar´
Ino de korp´origita de l´sun´de Ipanema, kun paŝo sambeca, ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahh !
Ha, mi rigardas ŝin triste ... Kial min punas soleco ? Ha, nekredebla beleco
Belulin´ kiu ne estas mia, sola sed tiom gracia
Ho, se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas, la mondo entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor´

Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Knabino El Ipanema