Klementajn

Usona popolkanto, traduko de H.W.Holmes, prilaborita de A.Vizgirdas.

Teksto

En kanjono ĉe la mino
Esti povas kie ajn,
Labormastro estis patro
De l’ filino Klementajn’

Refreno:

Mia kara mia kara
Mia kara Klementajn’
Malaperis por ĉiame
Bedaŭrinde Klementajn’

Elefante ŝi gracias
Pezas kvazaŭ longa trajn’
Granda kesto - taŭga vesto
Por pied’ de Klementajn’

Refreno

Anasidojn al rivero
Kondukante laŭ verŝajn’
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementajn’

Refreno

Savi endis amatinon.
Riska tamen - tiu gajn’!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis,
Tiel dronis Klementajn’.


Personalaj iloj