Historio: » Kio Vi Estas
Kio Vi Estas
Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV
Teksto
Kio vi estas?
Ĉu sonĝa fantomo,
Ĉu ombro sub luno,
Ĉu kanto karesa?
Vekiĝis la koro,
Ho, pluvo freŝiga,
Doloro tenera,
Revado senĉesa.
Ĉu sonĝa fantomo,
Ĉu ombro sub luno,
Ĉu kanto karesa?
Vekiĝis la koro,
Ho, pluvo freŝiga,
Doloro tenera,
Revado senĉesa.
Refreno:
Reto kara, ne lasu min nun.
Sort’ avara, ĉu luno aŭ sun.
Ondo varma, mi dronus en vi,
Sed, ho ĉarma, grimacas la viv’.
Se malproksimas,
Se voĉ’ ne aŭdeblas -
Ne tiom doloras,
Ne tiom soifas.
Sed jen reaperas
La fora stelaro
Kaj ĝuo denova,
Proksima sufero.
Refreno
Vivo avaras,
Korojn plorigas,
Amikojn disigas;
Ho, kion ĝi faras.
Sed vanas angoroj.
Ĉesu suferi,
Donas esperon
La rememoroj.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kio Vi Estas



