Historio: » Kio Nun Okazas Inter Ni
Kio Nun Okazas Inter Ni
Aŭtoras Oĉjo Dadaev
Teksto
Kio nun okazas inter ni -
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Kvazaŭ pro la skuoj de la sismo
Falas konstruata harmoni’.
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Kvazaŭ pro la skuoj de la sismo
Falas konstruata harmoni’.
Sonas kiel streĉiĝinta kord’
La distanco, kiu nin dividas.
Tiom foras ni, ke vi ne vidas,
Ke mi staras antaŭ via pord’.
Ni ne aŭdas, kion diras ni.
Kion diri, se la koroj mutas.
Sed de l’ lipoj plu ni vortojn ŝutas,
Kiam kisoj helpus multe pli.
Kio nun okazos inter ni -
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Ŝajne, post la skuoj de la sismo
Reaperas nia harmoni’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kio Nun Okazas Inter Ni



