Historio: » Kie la dezir'
Kie la dezir'
| Teksto | Sándor HALMÁGYI |
|---|---|
| Muziko | Ede AUTH |
Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Hol jár az eszem?”. Origina kantisto: Sarolta ZALATNAY.
Teksto
Kie la dezir’?
Ĉe la tint’ de sonoril’.
En kor’ jam ekbril’,
Realiĝos la sopir’.
Karan vorton mi atendis ĝis nun neniam,
Kie la dezir’?
Ĉiam ĝi serĉas vin.
Pasis jam tago sen vidi vin,
Pasas la temp’ malrapide sen fin’.
Kie la dezir’?
Ĉe la tint’ de sonoril’.
Malbone sen vi,
Mi atendas kun trankvil’.
Mi atendas, se vi sentas samon en la kor’,
Kie la dezir’?
Ĉiam ĝi serĉas vin,
Serĉas vin,
Mi atendas vin.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kie la dezir'



