Historio: » Kiam La Suno Falas
Kiam La Suno Falas
| Teksto | Roĝer BORĜES kaj Jimes MILANEZ |
|---|---|
| Muziko | Supernova |
Teksto
se mi serĉos pri lumet’ en mia eta kor’
certe trovos mi la torĉon de soifa amor’
flagras post la suno ĝi en mia ej’
am’ ne petas, ĝi dominas nin plej
en via man’ mi palas
timante pri mallum’
sed kiam suno falas
dezir’ nin regas
Prenu min…Brakumu min… Sentigu min vivplena...
Prenu min…Brakumu min… Ĝis mi ekdormas...
se mi revos kisi vin je unu lasta foj’
certe trovos mi la vojon al la paranoj’
flagras post la suno ĝi en mia ej’
am’ ne petas, ĝi dominas nin plej
en via man’ mi palas
timante pri mallum’
sed kiam suno falas
dezir’ nin regas
Prenu min…Brakumu min… Sentigu min vivplena...
Prenu min…Brakumu min… Ĝis mi ekdormas...
...
Prenu min…Brakumu min… Sentigu min vivplena...
Prenu min…Brakumu min… Ĝis mi ekdormas...
Prenu min…Brakumu min… Sentigu min vivplena...
Prenu min…Brakumu min… Ĝis mi ekdormas...
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kiam La Suno Falas



