Historio: » Karteta Dometo
Karteta Dometo
| Teksto Muziko | Vladimir Soroka |
|---|
Teksto
Kie mirakle bluetas mont’,
kie el tero fluas la font’,
tie karteta staras domet’
kaj tie vivas kun la kviet’
kie el tero fluas la font’,
tie karteta staras domet’
kaj tie vivas kun la kviet’
Refreno:
plumo, inkujo, kudrilo, faden’,
novaj fabeloj kaj olda kamen’,
amikaj kantoj, freŝakvo en tin’
kaj ankaŭ mi en fin’.
Se, mia frato, trafos vin plag’,
se pelos vin nebula tag’,
frapu la pordon kaj knaros ĝi,
tuj malfermiĝos kaj scios vi pri
Refreno
Degelas tempo, degelas stel’
kaj vivo ŝajnas la bagatel’.
Foriras homo, poste la nom’,
restas nur mia karteta dom’,
Refreno
kaj ankaŭ mi en fin’,
kaj ankaŭ mi en fin’,
kaj ankaŭ mi en fin’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Karteta Dometo



