Historio: » kanto pri sejt
kanto pri sejt
Teksto
Mi en ĉiu somer'

Iras al la tendaro,

Amas mi kun tener'

La rondon karan.
Eterne min

Vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,

Plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'.
Simpla nur interes'

Faris min batalanto

Por neprega sukces'

De Esperanto.
Kaj ĝojas mi,

Ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,

Vojon de la progres', vojon de la progres'.
Konvinkiĝis mi jam

Post la SEJT-partopreno:

Estas lingvo por am',

Por la kompreno.
Do, estu SEJT,

Estu ĉiam tendaroj, estu ĉiam tendaroj,

Vivu ni por ĉiam', vivu ni por ĉiam'.
Via pado: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » kanto pri sejt