Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kanto De Amikoj Bremenskije Muzikanti
Kanto De Amikoj Bremenskije Muzikanti
Kanto el rusa animacia filmo “Bremenskie muzikanti” (Muzikantoj el Bremen)
Muziko de G. Gladkov, vortoj de Ju. Entin, e-teksto de Dina Lukjanec
Teksto
C EmEstas plej belega en la mondo Dm7 G7D7G7Vivo de eterna vagabondo, C Em AmPor amikoj fremdas la malĝojoj, Dm7 G7 C AmKaj por ili karas ĉiuj vojoj. Dm7 G CKaj por ili karas ĉiuj vojoj.
Flortapiŝon kovras la nebuloj,
Muroj estas pinoj - grandeguloj,
La ĉielo estas la tegmento,
Ni amikas kun la gaja sento. (2-foje)
Nin renkontas gaje ĉiuj domoj,
Bonhumoron portas ni al homoj.
Logas nin palacoj de la Tero,
Sed superas ilin la libero. (2-foje)
Paŝoj: » Artikoloj » Muzikanto » Pluke-Traduke » Infanaj » Popo » Hieroglifoj » Betulo » Pista » Baf! » Kanto De Amikoj Bremenskije Muzikanti



