Historio: » Kalifornja Revo
Enhavo
Kalifornja Revo
| Teksto | ? |
|---|---|
| Muziko | John Philips |
| Plenumas angle | The Mamas and The Papas |
| E-teksto | Antonio Luís Lourenço dos Santos |
Traduko de la angla “California Dreamin”.
Teksto
Brunas jam la fag’,
Grizas la ĉiel’.
Promenadis mi
Dum la vintra tag’.
Estus mi tre varma,
Se ĉi estus L. A.
Grizas la ĉiel’.
Promenadis mi
Dum la vintra tag’.
Estus mi tre varma,
Se ĉi estus L. A.
Kalifornja revo
Dum ia vintra tag’
Halti ĉe preĝej’,
Post tiom da malvenk’,
Kaj genuiĝi sur benk’,
Eldiri ia preĝ‘.
La pastr’ certe ŝatas fridon.
Mi restos tie ĉi.
Kalifornja revo
Dum ia vintra tag’
Brunas jam la fag’,
Grizas la ĉiel’.
Promenadis mi
Dum la vintra tag’.
Ŝi ne scias tion,
Mi povus foriri do.
Kalifornja revo,
Dum ia vintra tag’.
Komentoj
- La traduko ne estas kantebla versio, ĉar ĝi ne enhavas rimojn ĉe la samaj pozicioj kiel la originalo. (Kunar)
- Mi opinias ke ghi jes estas tre kantebla (Diana) (vd. “Eksteraj ligoj”)
Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kalifornja Revo



