Historio: » Kafo
Enhavo
Kafo
Pola popolkanto. En la pola lingvo ekzistas pluregaj strofoj, sed ne ĉiuj trovis sian tradukon.
Teksto
Kafo, kafo, kafo,
kafo - trinku ĝin.
Sen kafo en sino
la vivo rutina,
kafo - trinku ĝin. (2 foje)
Konjak... - estu ĝi.
Se mankas konjako, do kafo sen “smako”...
Vino... - estu ĝi.
Sen kiso kaj vino ne cedas knabino...
Ejo... - estu ĝi.
Se mankas loĝejo, la vivo plebeja...
Ido... - estu ĝi.
Rapide ĝin faru sen helpo najbara...
Kanto... - estu ĝi.
Ja vivo sen kanto - Еŭnuko amanta...
Eksteraj ligoj
- http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#kafo - la melodio por poŝtelefono
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Kafo



