Historio: » Jokohamo - Mi decidis, mi iros al UK
Jokohamo - Mi decidis, mi iros al UK
| Teksto | Daniel HADDAD |
|---|---|
| Muziko | Daniel HADDAD |
| Kantas | Daniel HADDAD |
Teksto
Refreno:
Mi decidis, mi iros al UK!
Do vi aliĝu tuje, tuje tuj, vi gajnu rabategon de ili!
Jokohamo, “Joka amo”, suna klaro, ruĝa flamo...
Senegalo, naskas amon el la pac’ vera!
Kaj ĉe vi volas mi vidi, milojn da homoj...
Kaj ĉe vi “Jokohan amon”!
Salutojn plurajn, variojn havas ni
se volas vi profiton vi renkontos tie ĉi...
Do jen Azio, Eŭropo, Afriko, Amerik’
bezonas nuran lingvon por profiti kun efik’
Do vi venu tute plaĉe, dum kongreso tute novas,
turni dekstren aŭ maldesktren
mondvizaĝon jen vi trovas...
Kaj krome ĉio estas pluraj renkontejoj:
ĉe haloj, prelegĉambre eĉ ĉe la necesejo...
Se vi volas koni iun iru ĉe la koridoro,
antaŭ vi trapasos homoj kiuj levas ja la koron!
El renkontiĝoj oni vidas flaman kanton,
komprene tutcerte kio estas Esperanto.
Refreno
Do vi profitu bone bone, do vi sekvu l’ volon pri realiĝo!
Jokohamo, “Joka amo”, suna klaro, ruĝa flamo...
Senegalo, naskas amon el la pac’ vera!
Kaj ĉe vi volas mi vidi milojn da homoj...
Kaj ĉe vi “Jokohan amon”!
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Jokohamo - Mi decidis, mi iros al UK



