Historio: » Jen Via Mondo
Jen Via Mondo
Guthrie - Pilger, traduko de la angla (This land is your land)
Teksto
Kiam mi iris sur voĵ sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
Vagante, ŝpurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif’ dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de oceano,
La suno dronis kaj voĉo sonis:
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
Jen vasta mond’ por vi,
Jen vasta mond’ por mi,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Jen Via Mondo



