Historio: » Januaro
Januaro
| Teksto | G. Kolosov |
|---|---|
| Muziko | Vladimir Soroka |
Teksto
Sonĝe traŝutas abio kaj pin’
Neĝan dormemon.
Blankas fenestroj kaj blankas en bril’
Lago sen ĝenoj.
Jam ne elstaras el neĝa kostum’
Ĉaro timema.
Tamen leviĝas al nokta mallum’
Suna reveno.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Januaro



