Historio: » Jam finiĝas renkonto
Jam finiĝas renkonto
| Teksto Nuziko | Anatolij RADAJEV |
|---|
Teksto
Estas fin’, jam finiĝas renkonto,
Estas temp’ por disiĝi al ni,
Sed ne ploras, ne sopiras ni en nia rondo;
Ankaŭ vi, ankaŭ mi , ankaŭ li.
Estas temp’ por disiĝi al ni,
Sed ne ploras, ne sopiras ni en nia rondo;
Ankaŭ vi, ankaŭ mi , ankaŭ li.
Nur minut’ restis ĝis forveturo,
Post minut’ liberiĝos staci’,
Mi ne ploras, adiaŭi estas nature,
Kaj por vi, kaj por mi, kaj por li
Estas fin’, jam finiĝas renkonto,
Estas temp’ por disiĝi al ni,
Rond’ amika nin kunigas kaj ĝis la estonto,
Scias vi, scias mi, scias li.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Jam finiĝas renkonto



