Historio: » Iu diras jes, iu diras ne
Iu diras jes, iu diras ne
| Plenumo | Gianfranco MOLLE |
|---|---|
| Teksto Muziko | Sérgio GODINHO |
| E-teksto | Renato CORSETTI |
La originalo, “Independência” aperis la jaron 1974, en la albumo À queima-roupa.
Teksto
Iu diras “jes”, iu diras “ne”
ĝi ja estas de liberiĝo arme’,
sed europan’ pro evolu’
diras “ĉu?”, jes diradas “ĉu?”
ĝi ja estas de liberiĝo arme’,
sed europan’ pro evolu’
diras “ĉu?”, jes diradas “ĉu?”
Sendependeco, sendependeco.
Afrik’ estas de siaj gentoj
pasis jam kvin jarcentoj
pasis jam kvin jarcentoj
Afrik’ estas de siaj gentoj.
Iu diras “jes”, iu diras “ne”
ĝi ja estas de liberiĝo arme’.
Sendependeco, sendependeco.
Onidir’: “nur ne!”
Onidir’: “nur se...”
Onidir’: “nur batoj!”
Onidir’: “soldatoj!”
Onidir’: “hororo!”
Onidir’: “teroro!”
kaj tiel plu ĝis fino.
Sendependeco, sendependeco.
Eksteraj ligoj
- http://vagalume.uol.com.br/sergio-godinho/independencia.html Originala teksto
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Iu diras jes, iu diras ne



