Historio: » Israela Lulkanto
Israela Lulkanto
(Israeli lullaby), tradukis Murray - Solomon - Pilger
Teksto
Dormu vi, dormu vi, mia beb’, mia stel’
Kaj sonĝu vi nur pri Israel’,
Kie patro mortis, bluas ĉiel’,
Lululu’, lululu’, lululu’.
Kaj sonĝu vi nur pri Israel’,
Kie patro mortis, bluas ĉiel’,
Lululu’, lululu’, lululu’.
Sonĝu vi pri rikolt’ kia di-donac’,
kaj ke ĉesu iam milit-minac’
kaj ke vivos ni en - mondo de pac’
kun lulkanto de Israel’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Israela Lulkanto



