Historio: » Intime
Intime
| Teksto | Igorj Beljakovskij |
|---|---|
| Muziko | Miĥail Povorin |
Teksto
Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Disigas nin terura foro,
Sed mia kor’ pri vera am’ sopiras,
Animo kun anim’ kuniĝi ja deziras.
Disigas nin terura foro,
Sed mia kor’ pri vera am’ sopiras,
Animo kun anim’ kuniĝi ja deziras.
Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Vekiĝos mi dum la aŭroro,
Belegajn versojn mi por vi tradukos,
En la fabelon de la viv’ kondukos.
Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Malhelpas nin la homa moro,
Sed nian vivon ni memstare kreas,
Mispaŝas, amas, revas.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Intime



