Historio: » Interkonsento
Interkonsento
Por fari nian kantaron pli bela kaj unuanime aspekta, bv. sekvu ĉi konsilaron, kiam vi aldonas novan materialon.
Uzu etikedojn
Se vi aldonis novan kanton (ie en la kantaro), nepre aldonu minimume unu etikedon por aboca indekso, ekz. {{tag>litero_t}} por Tohuvabohuo.
La-kantonomoj
Se kantonomo komenciĝas je “La”, Difinu abocan etikedon laŭ sekva vorto Ekz. “La espero” devas aperi en listo laŭ litero “E”.
Aŭtoroj
Se vi scias kiu verkis melodion kaj kiu tekston, unue nepre menciu tion. Se krome ekzistas iu notinda informo, bv. mencii ĝin.
Ŝablonoj
sekcioj
Ŝablonoj faras nian kantaron pli facile komprenebla kaj uzebla. En kreado de novaj paĝoj estas rekomendata uzado de ĉi subaj ŝablonoj. Mem ŝablonoj estas ellaboritaj de vikiuzantoj, kaj se estas bezono ŝanĝi iun el ili, tion oni devas fari por progresigi la kantaron.
Listo de ŝablonoj
- Ŝablono por kanto - kantotekstoj
- sxablono por persono - prezento de aŭtoro
- sxablono por grupo - prezento de muzika grupo
- sxablono por albumo - priskribo de albumo (ekster listo de albumoj de Aŭtoro aŭ Grupo)
- sxablono por disko - prezento de aparta disko, kolekto
- sxablono por akordo - priskribo de akordo
- sxablono por artikolo - legindaj artikoloj el eksteraj fontoj
- Refrenon unue subskribu per vorto Refreno: , se ripetiĝas kelkfoje, ekz.: Refreno, 2-foje: , kaj poste nur skribu >Refreno anstataŭ ripeti ĝin. Ekzemple:
<table border=0>
<td style=”background: yellow”>
...
Ŝi lumigis kandelon, vojon montris al mi.
Ekŝajnis voĉoj laŭ la koridor’, dirantaj tion ĉi:
Refreno:
Bonven`al hotelo Kalifornia!
Tiu bela lok’, tiu bela vok’.
...
</td>
</table>
* Se iu(j) strofo(j) ripetiĝas kelkfoje, klinigu ilin kaj skribu post ili, ekz. (n-foje):
<table border=0>
<td style=”background: yellow”>
Mia kara amatin’
La-la-la-la
La-la-la (2-foje)
</td>
</table>
* Aldonante akordojn menciu ilin nur unue kaj kun unua refreno. Se estas bezono mencii akordon kun diezo, ekz. F-, enmetu en duoblaj parantezoj, kiel ligo: Fdi|F-.
* Se ekzistas iuj ligoj en la Reto rilate kun la kanto, metu ilin tielmaniere plej sube:
<table border=0>
<td style=”background: yellow”>
===== Eksteraj ligoj =====
* http://www.ikso.net/kantaro/
</td>
</table>
* Kiam vi enskribas novan aŭtoron, bv. menciu familinomon per majusklaj literoj, kiel estas en [http://eo.wikipedia.org/wiki/Familinomoj_kaj_majuskligado Vikipedio], ekz. Ljoŝa KUZNECOV.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Interkonsento



