Historio: » Hoj Ne Venis Vi
Hoj Ne Venis Vi
| E-teksto | A. Krasuckij |
|---|
Ukraina popolkanto.
Teksto
Am Hoj, ne venis vi, Am Post la lunleviĝ‘, C G C A7 Sen vi nokto pasis. Dm Mankis ĉu ĉeval’ G E Am Aŭ vojet’ en val’, Am Dm E7 Am Panjo ne ellasis?
Estis kaj ĉeval’,
Kaj vojet’ en val’
Kaj patrin’ ellasis.
Juna la fratin’
Ĉagrenigis min –
Mian selon kaŝis.
Dua la fratin’
Ŝi retrovis ĝin,
Kaj ĉevalon selis.
Por venigu min
Ĝi al la knabin’,
Kiu min atendis.
Ie en kviet’
Fluas riveret’
En arbar’ abia.
Edzinigu min
Nepre, ho patrin’
Al amato mia.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Hoj Ne Venis Vi



