Ho Mia Kor

Teksto de L. L. Zamenhof, muziko de Markone Froes
Klasika verso, publikigita en la Unua libro, Merlin kantas ĝin balade.

Teksto

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
ho, mia kor’!


Personalaj iloj