Historio: » Ho knabino ĉe fenestro
Ho knabino ĉe fenestro
| Teksto | popola |
|---|---|
| Muziko | popola |
| E-teksto | António MARTINS-Tuválkin, 1993.03.12 |
Teksto
Ho knabino ĉe fenestro
kun hararo brile luna
mi ĉi straton ne foriros
sen donaco via plua…
Sen donaco via plua,
sen donac’ el via sino,
kun hararo brile luna
ĉe fenestro ho knabino…
Okulpar’ okulojn celas
same koron celas kor’
Celas miaj viajn ĉiam
kiam okaz’ estas por…
Ho knabin’ ĉe la fenestro
kun hararo brile luna
mi ĉi straton ne foriros
sen donaco via plua…
Sen donaco via plua,
sen donac’ el via sino,
kun hararo brile luna
ĉe fenestro ho knabino…
Eksteraj ligoj
- http://tuvalkin.web.pt/terravista/guincho/1421/kantpt2.htm#janela Originala kaj tradukita tekstoj paralele
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Ho knabino ĉe fenestro



