Historio: » Himno Por La Virino
Himno Por La Virino
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann kun Ĵ.Dan’.
Teksto
En la sufero de via sin’,
vi estas virin’ por nia naskotago,
kaj en ĉiu horo de nia viv’,
ni ne povas forgesi vin.
vi estas virin’ por nia naskotago,
kaj en ĉiu horo de nia viv’,
ni ne povas forgesi vin.
Rendevu’ vespera kun kiseto,
amon donas vi kaj oferas vin
el via fundo sen reten’,
Ni ne povas forgesi,
ke vi estas
Refreno:
Virino por l’unua tago,
virino por l’amorado,
virino de l’unua tago,
virino por ĉiame.
Viaj korpoj ofte desegnatas
de pentristoj ĉiam fascinataj
pro viaj formoj ronde glataj,
ni ne povas forgesi vin.
Viroj kun vortoj de pasio
flirtas kaj parolas nur pri am’,
ne vin lasu tenti, ĉarmi tuj,
ĉar ili neniam forgesas,
ke vi estas
Refreno
En la sufero de via sin’,
vi estas virin’ por nia naskotago,
kaj en ĉiu horo de nia viv’,
ni ne povas forgesi vin.
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Himno Por La Virino



