Historio: » Ĝis
Ĝis
| Muziko | Ĵomart Amzeyev |
|---|---|
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
| Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Teksto
Nur vort’en mis’... Ne sort’- do, ĝis!
Jam en pasint’ promes’ - absint’
kaj kies kulp’- ne gravas ... stult’.
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis eksopiro, ĝis!
Ĝis rekompreno, ĝis la reveno,
Ĝis la revido, ... ĝis!
Ĉu dolĉ’ vinber’ por ni liber’
en for’en dis’ sen kun’, sen kis’?
Sopir’, enu’ nur por ni du,
kun plor’, kun strec’ forbrul’ de mec’.
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis rekonscio, ĝis!
Ĝis la ekpento, ĝis nia sento,
Ĝis nia revo, ... ĝis!
Kaj ĝis konsent’ - ĉu tag’, ĉu cent’...
Ĝis ni en mut’, ĝis kri’: Salut’!
Sen sun’ nur morn’, nur dorn’ post dorn’.
Nur vort’en mis’... Ne sort’- do, ĝis!
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la revido, ĝis!
Ĝis finatendo, ĝis la retento,
Ĝis la reamo, ... ĝis!
Ĝis, mia kara, ĝis!
Ĝis la finveo, ĝis!
Ĝis kor’al koro, ĝis korp’al korpo.
Ĝis la revido, ĝis nia revo,
Ĝis la reamo, ĝis fajr! al fajro ...
Ĝis!
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Ĝis



