Historio: » Grava
Enhavo
Grava
Kantas Esperanto Desperado, muziko kaj teksto de Amiro (Amir HADZIAHMETOVIC).
Teksto inspirita de poemo ‘Bone estus ne rebati’ de Attila Jozef
Teksto inspirita de poemo ‘Bone estus ne rebati’ de Attila Jozef
Teksto
Nur muziko
Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte (2-foje)
Refreno:
ĉar...Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion
Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l’ komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto (2-foje)
//Refreno://
ke...Grava estas ... (kaj lastfoje)
pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion
Eksteraj ligoj
- http://www.esperantodesperado.dk/Grava.mp3 - la kanto por aŭdi
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Grava



