Historio: » Folioj En La Vent
Folioj En La Vent
Teksto
Vi estas ordinara hom’!
Tro da dezir’
Malsuprenir’
Ŝtoneca kor’
Arĝent’ kaj or’
Ho, ne gravas via nom’
Vi estas ordinara hom’
Folioj en la vent’
Perditaj en la ŝtormo de progres’
Folioj en la vent’
Ni falas en la maron de forges’
Haltiga mur’
Laŭ la plezur’
Acida pluv’
Stranga diluv’
Ho, parolo el arĝent’
Ĝi fluas for en la torent’
Folioj en la vent’...
Mi ne komprenas kion mi vidas
Okazas ĉi tie tre stranga afer’
Ĉar daŭre la samaj kantaĵoj validas
Kvankam kreskas l’ abismo
Inter riĉec’ kaj mizer’
Folioj en la vent’..
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Folioj En La Vent



