Historio: » Floras la opulo
Enhavo
Floras la opulo
| Teksto | Miĥail Isakovskij |
|---|---|
| Muziko | Isaak Dunaevskij |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Konata rusa kanto “Ой цветёт калина” el filmo “Кубанские казаки” (Kubanaj kazakoj)
Teksto
Floras la opulo
Ĉe l’kampara roj’,
Ravis min vakulo
Pro la juna ĝoj’.
Ĉe l’kampara roj’,
Ravis min vakulo
Pro la juna ĝoj’.
Vagas sub la suno,
Vivas li sen sci’,
Ke knabino juna
Pensas nur pri li.
La florar’ opula
Falas sur la kort’,
Amo senskrupula
Kreskas sen la vort’.
Koro junulina
Flagras pli kaj pli,
Kiel do aludi
Pri la am-pasi’?
Iras mi sen rajti
Diri pri la tem’,
Kara mia bona,
Vi konjektu mem!
Eksteraj ligoj
- http://poetrus.by.ru/36/36.htm pri M. Isakovskij, liaj versoj (ruse)
- http://www.pravdasevera.ru/?id=1049240044 - pri apero de la kanto kaj filmo (ruse)
- pri la filmo (ruse)
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Floras la opulo



