Historio: » Feliĉe
Enhavo
Feliĉe
| Teksto | Maria Amanta Smilet, Bertilo WENNERGREN kaj Anja Karkiainen |
|---|---|
| Muziko | Amir HADZIAHMETOVIC (Amiro) |
| Kantas | Esperanto Desperado |
fragmento prenita de la banda paĝaro:
...Kanto ‘Feliĉe’ havas interesan historion... Kiam ni registris nian unuan KDn ĝi havis nur unu strofon, duan strofon aldonis akademiano Bertilo Wennergren, kaj antau nelonge fama finna verkistino Anja Karkiainen aldonis unu pli. Multajn poemojn Anja verkis por la revueto Juna Amiko, kiuj vi povas vidi en la hejmpaĝo de Vesa Pölkki, kiu muzikigis ilin. Ŝi krome kunlaboris kun Tarcísio Jose de Lima.
Teksto
Neniu princino sur blanka ĉevalo,
aperis en mia viv’
Junecaj revoj pri famo kaj riĉeco,
ne realiĝis
aperis en mia viv’
Junecaj revoj pri famo kaj riĉeco,
ne realiĝis
Refreno, 2-foje:
sed...Feliĉe, ke ĝojo ekloĝis en mia kor’
Mi volis verki poemojn pri amo,
la papero blankas plu
Mi serĉis oron en ĉiu rivero,
sed ĝin ne trovis
Refreno, 2-foje.
Ne falis fruktoj maturaj el arboj,
al mia malferm(it)a sin’.
Al trezoregoj ĉe fin’ de ĉielarko,
mi strebis vane
Refreno, 2-foje.
Eksteraj ligoj
- http://www.esperantodesperado.dk - pri la grupo
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Feliĉe



