Historio: » Espo-Despo
Espo-Despo
Muziko kaj teksto de Amir HADZIAHMETOVIC
Kantas Esperanto Desperado
Kantas Esperanto Desperado
Teksto
Batu ni drumojn, tremu kun bas’,
Ĉu vi jam dancis mezorientan valson?
Ĉu vi jam dancis mezorientan valson?
Kaptu ni ritmon, komencu du-tri,
Danci kaj kanti facile por ni.
Refreno:
Esper’, Esperanto.
Desper’, Desperado.
Dancu diable, ŝvitu kun ĝu’,
mezorientan valson, dancu ni plu.
Latinaj sonoj, kun fluto ta-ra,
Hej, kantu ni kune, komencu la-la.
Refreno
Thomas kaj Brian ludas ĉi kanton,
Helle, Kim, Amir - Esper-Desperant’
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Espo-Despo



