Historio: » Erinaco
Erinaco
Preciza deveno ne konata, eble ĉeĥa, eble tradukita de Josef CINK.
Teksto
Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.
Refreno:
Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver',
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l' afer'.
Sen atent' sur erinacon eksidiĝis la onklin';
Kiel la dragon' el selo, salte ŝi ekpafis sin!
Refreno
En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac'
De l' onklino, kiu provis rajdi sur la erinac'.
Refreno
Via pado: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Erinaco



