Historio: » Erar-verso
Enhavo
Erar-verso
| Teksto | Renata MUĤA |
|---|---|
| Muziko | ? |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Teksto
Nokte, ie je la kvina
Al mi venis la bovino,
Ĉar jam estis post-tagmezo,
Ŝi silentis kun komplezo,
Per severa alparolo:
“Ĉu vi uzas lakton bolan?”,
Paŝis kaj per korta pordo
L’malantaŭan gratis kornon.
Al mi venis la bovino,
Ĉar jam estis post-tagmezo,
Ŝi silentis kun komplezo,
Per severa alparolo:
“Ĉu vi uzas lakton bolan?”,
Paŝis kaj per korta pordo
L’malantaŭan gratis kornon.
Eksteraj ligoj
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Erar-verso



