Historio: » Egalec' Per Lingvo
Egalec' Per Lingvo
| Teksto | Georgo Handzlik |
|---|---|
| Muziko | Georgo Handzlik |
Teksto
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Kaj nia lingvo taŭgas plej,
Sed vi per aŭto kaj mi perpiede
Iras al sama kongresej’.
Kaj nia lingvo taŭgas plej,
Sed vi per aŭto kaj mi perpiede
Iras al sama kongresej’.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Kun kafo ĉe la televid’,
Dum mi malsatas sur la placo.
En poŝo nur dolaroj tri.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Viandon vi aĉetis por la kat’
Kaj mi malseka pro la pluvo
Tranokton serĉas sur la strat’.
Vi diras: “Egalec’ per lingvo”,
Sed tio ne funkcias pli,
Ĉar vi ĉe Volvo trovis la laboron,
Nepagipova estas mi.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Egalec' Per Lingvo



