Historio: » Dum Tuta Jar
Dum Tuta Jar
Muziko kaj teksto de Radajev.
SEJT estas mallongigo por Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, tradicia aranĝo de SEJM (... Movado)
SEJT estas mallongigo por Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, tradicia aranĝo de SEJM (... Movado)
Teksto
Aŭtun’ trapluvis kaj degelis vintro,
de l’printempaj tagoj pasis gutsonor’,
Jen venis reen atendata somero,
denove la verda stel’ brilas sur nia vel’.
Refreno:
Dum tuta jar’, dum tuta jar’ logis nin renkonto,
dum tuta jar’, dum tuta jar’ revis ni pri SEJT,
kun amikar’, kun amikar’ enui estas honte,
bonvenon ĝoj’ (bonvenon!) al nia tendarej’!
Verda lum’ de l’espero en bona kunveno,
kie pro belkantoj sonas homkorar’.
Ĉie floras ridoj, pliboniĝas animoj,
en okuloj ĉiuj vi legas sen erar’:
Refreno
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Dum Tuta Jar



