Historio: » Dum Brulas La Kandel
Dum Brulas La Kandel
Aŭtoras Aleksandr MAKAREVIĈ, e-traduko de Jefim ZAJDMAN
Teksto
Okazas tagoj senespere??? mutaj -
Senvorta, senespera agoni’.
Dum tiaj tagoj estis mi kaputa
Kaj de neniu helpon petis mi.
Senvorta, senespera agoni’.
Dum tiaj tagoj estis mi kaputa
Kaj de neniu helpon petis mi.
Kaj volis fuĝi ien, malaperi,
Ŝlosilon perdi de l’ŝlosita kel’.
Sed kredis mi - ne indas malesperi
Dum restas iu lum’, dum brulas la kandel’.
Kaj kanti min neniu povis igi -
Silento estas oro por anim’-
Sed se la kanto dorson plirektigas,
Neniu povas silentigi min.
Kaj se hodiaū tagoj iĝis kurtaj,
Kaj sango jam fluetas sen akcel’,
Mi vican fojon rekomencos l’tuton
Dum restas iu lum’, dum brulas la kandel’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Dum Brulas La Kandel



