Historio: » Dormu, Kara Mia Kor'
Dormu, Kara Mia Kor'
| E-teksto | Magda CARLSSON |
|---|
Sveda lulkanto.
Vortoj el: István SZERDAHELYI, Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, paĝo 120
Teksto
Dormu, kara mia kor’!
Jam la stelo brilas.
Nokto sonĝas en la for’,
lun’ malkreske iras.
Bird’ en sia varma nest’
dormas en kvieto;
same en la mola vest’
dormu, infaneto!
Jam la stelo brilas.
Nokto sonĝas en la for’,
lun’ malkreske iras.
Bird’ en sia varma nest’
dormas en kvieto;
same en la mola vest’
dormu, infaneto!
Via tuta gaja tag’
plenis de ludkuro.
Nun la elfoj de la lag’
dancas je konkuro.
Dormu, mia korolum’,
en la nokt’ silenta!
Baldaŭ ridos ree sun’
sur river’ arĝenta.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Dormu, Kara Mia Kor'



