Historio: » Dimanĉo
Dimanĉo
| Teksto Muziko | Vladimir Soroka |
|---|
Teksto
Morgaŭ estos la dimanĉo,
Min atendas voj’.
Ĉiun finon de semajn’
Renkontas mi kun ĝoj’.
Kun ĝoj’ preparas ĉion
Por la vojaĝ‘,
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ‘.
Aŭper aŭto, aŭ per trajno,
Aŭ piede mi
De la urbo vagabondas –
Vokas sun-radi’.
Tra kampoj mi vagadas
Al riveret’,
Ĉe kiu min atendas
La kviet’.
Freŝa akvo, densa ombro,
Malrapida flu’,
Mola herbo, altaj kverkoj
Kaj ĉiela blu’.
La vento kantas supre,
Min logas ĝi.
En vojon vokas
Venta simfoni’.
Morgaŭ estos la dimanĉo,
Min atendas voj’.
Ĉiun finon de semajn’
Renkontas mi kun ĝoj’.
Kun ĝoj’ preparas ĉion
Por la vojaĝ‘,
Kun ĝojo direktiĝas
Al vilaĝ‘.
Kun ĝojo kantas vento,
Min vokas ĝi.
En vojon vokas
Venta simfoni’.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Dimanĉo



