Historio: » Cxipa Bilet
Cxipa Bilet
Teksto kaj muziko de A. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev
Traduko el la rusa Pauxlo MOJXAJEV
Traduko el la rusa Pauxlo MOJXAJEV
Teksto
Ne, ni ne ploras, vanas ploroj -
Dolĉas ja l’ viva vermut’.
Ĉiuj sukcesoj kaj doloroj
Estas nur partoj de l’ tut’.
Dolĉas ja l’ viva vermut’.
Ĉiuj sukcesoj kaj doloroj
Estas nur partoj de l’ tut’.
Ĉipa bilet’,
Mez-klasa vagon’,
Kroma kupon’
Por nemanĝebla kotlet’...Vivo en hast’, en agoni’,
Dum la vivo bolis sen ni.
Tra babilado kaj tra rido
Vagis ni blinde sen gvid’.
Kaŝis teneron per timido,
Sed ne kaŝeblis l’ timid’.
Kaj ĉiu mov’
Ne estis nur lud’>
Ĉiu alud’
Nin gvidis rekte al nov’!Randoj de l’ lip’, brova lini’,
Dum la vivo bolis sen ni.
Eĉ se ni ploras, do nur ĝoje -
Pro tre facila konstat’:
Se l’ viv’ irintus alivoje
Nin ne kolektus la fat’.
Ĉipa bilet’,
Mez-klasa vagon’,
Kroma kupon’
Por nemanĝebla kotlet’...Kredis ni je misopini’,
Dum la vivo bolis sen ni.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Cxipa Bilet



