Historio: » Ĉia dolor'
Ĉia dolor'
| Teksto | Tarcísio LIMA |
|---|---|
| Muziko | Tarcísio LIMA |
| Kantas | Tarcísio LIMA |
Ĉi tiu kanto venkis la 2-an Premion en Belarta Konkurso de UEA en Tampere, Finnlando, 1995. Kunkantado de Carlos CÂNDIDO. --- Ricardo Dias Almeida 27/08/2007 05:21
Teksto
Ĉia dolor’ flugu for, kiam mi kantos el la kor’
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor’.
La lum’ de l’ sun’ brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun’;
ĉi-momente mi pensu pri neni’,
krom la granda revo levi min al Di’.
Jen la plej alta valor’, kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor’:
Jene kantas mi: “Ĉiu dolor’ ĉia dolor’!
el nia koro, nepre FLUGU FOR!”
Eksteraj ligoj
- http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?artista=171 - Ĉi tiu kanzono disponeblas senpage en paĝo de MusicExpress.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Ĉia dolor'



