Botani Bej

Aŭstralia popolkanto. Estas kanto de malvolantaj enmigrantoj...

Teksto

Adiaŭ, Anglujo, por ĉiam,
adiaŭ, amikoj, al vi,
adiaŭ, la fama juĝejo,
kie ofte klient’ estis mi.

Refreno:

Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej,
Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
jen ni iras al Botani Bej.

Dum jaroj dek kvar mi limiĝos
en fora karcerkoloni’,
ĉar viron en strat’ mi renkontis
kaj horloĝon mi ŝtelis de li.

Refreno

Nu junaj gedukoj, atentu,
aŭskultu tre zorge al mi,
nur viajn propraĵojn vi tuŝu,
alie vi loĝos ĉe mi!


Personalaj iloj