Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Ardas Havena Vivo
Ardas Havena Vivo
| Teksto | Marcelo REDOULEZ |
|---|---|
| Muziko | Nanne KALMA |
| Plenumas | Kajto |
Teksto
EmArdas havena vivo (vivo, vivo) Am D C BLaŭtas tumulta aktivo (aktivo, aktivo) Em AmMovas sin formoj, fumoj D BBuntas kostumoj, lumoj
E BRidas la mevorandoj B Ebluas ĉielo, ondoj E ADancas sennombraj ŝipoj B EĜojas maristaj skipoj
Bele somero varmas
En la haveno svarmas
Fiŝoj jen brile oraj
Homoj nur bonhumora
Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj
Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj
Sur la najbara strando
Flirtas junula bando
Flikas olduloj lerte
Retojn plektitajn sperte
Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurdo fono
E BBuntas kostumoj, lumoj B EMovas sin formoj, fumoj E ALaŭtas tumulta aktivoB EArdas havena vivo
Paŝoj: » Drink-Kanto » Ardas Havena Vivo



